----- Original Message -----
From: "christiane geudens" <christianegeudens@hotmail.com>
To: <
Sent: Tuesday October 01 2002 8:53 PM
Subject: dankon
> Karaj geamikoj
>
> Lastan jaron je cxi-tiu tempo mi kun multe el vi ofte rete interparolis pri
> mia planota vojagxo al via bela lando.
> Intertempe preskaux unu jaro pasis kaj mi rememoras tiuj belaj tempoj kiuj
> mi gxuis cxe vi je la alia flanko de la mondo. Mi vere gxojis ke mi kapablis
> renkonti vin cxiuj. Vi arangxis por mi interesan vojagxon kaj samtempe
> neforgeseblan ferion. Mi pro tio denove volas danki vin cxiuj. Eble vi nur
> konsilis min pri la vojagxo eble mi nur vidis vin dum duonan horon en
> Esperanta rondo eble mi nur promenis kun vi dum bela posttagmezo eble mi
> dum unu du ecx kvin noktoj logxis en via plej bela cxambro kaj tiam ankaux
> formangxis cxion kion vi metis antaux mia busxo. mi volas danki vin elkore
> cxar mia rememoro diras ke mi travivis plej belan tempon en agrabla
> kompanio.
> Mi esperas ke vi fartas bone ke vi estas en bona sano kaj ke mi ie revidos
> vin.
>
> Elkore
>
> Christiane Geudens